Loterio estas hazardludo laŭ kiu la partoprenantoj ricevas numeritajn biletojn, kiuj rajtigas ilin al ŝancoj pri gajno montrota de la sorto. Ekzistas du tipoj de la loterio: ĉe la aktiva, la ludanto mem elektas la ciferojn; ĉe pasiva ŝi aŭ li aĉetas la loton (ekz. hispana kristnaska loterio).