Lotus Notes | |
---|---|
![]() | |
Lasta stabila versio | 14.0.0 |
Programlingvo | C++, Java, C, HTML |
Retejo | www |
Lotus Notes estas kunlabora programaro. Ĝi ekestis en 1984 de la kompanio Iris Associates posta subfirmao de Lotus Development Corporation, kiu estis poste transprenata de IBM. Lotus Notes apartenas al la kategorio Groupware kaj estas uzata de pli ol 100 milionoj da uzantoj tutmonde.
Ekde la versio 4.5 la nomo Lotus Notes estas reduktita al la klient-softwaro por ordinaraj uzantoj, dum la datumbazo (servila flanko) nomiĝis Lotus Domino. Tamen oni parolas pri Notes- aŭ Domino-datumbazo laŭplaĉe.
La baza pakaĵo de Lotus Notes entenas multajn ilojn por organizi komunan laboron (retmesaĝoj, kalendaro, diskutoj, ktp.) kies kodo estas videbla kaj adaptebla al propraj bezonoj. Eblas uzi diversajn programlingvojn, nome Lotus Script, sed ankaŭ Java Script, Java kaj por montri datumojn HTML kaj XML.