Lou Harrison | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de majo 1917 en Portlando |
Morto | 2-an de februaro 2003 (85-jaraĝa) en Lafayette |
Mortokialo | Korinfarkto |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikkritikisto esperantisto ĵurnalisto |
Lou Silver HARRISON, usona komponisto, naskiĝis en Portlando (Oregono, Usono) je la 14-a de majo, 1917, kaj mortis en Lafayette (Indianao, Usono) je la 2-a de februaro, 2003.
Harrison estas aparte rimarkinda pro la enmeto de elementoj de la muziko de ne-okcidentaj kulturoj en siajn komponaĵojn. Li uzis muzikilojn kiuj estis faritaj el stanaj skatoloj kaj aliaj materialoj. La plejparto de liaj komponaĵoj estis skribitaj per natura gamo anstataŭ temperita gamo. Harrison estas unu el la plej gravaj komponistoj kiuj verkis kun mikro-tonoj.