Louis Kahn | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Itze-Leib Schmuilowsky |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1901 en Kuressaare, ![]() |
Morto | 17-an de marto 1974 (73-jaraĝa) en Stacidomo Pensilvanio |
Mortokialo | Korinfarkto ![]() |
Tombo | Montefiore Cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono (1914–) Usono Rusia Imperio Estonio ![]() |
Alma mater | Universitato de Pensilvanio Universitato Yale ![]() |
Familio | |
Infano | Nathaniel Kahn (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto dezajnisto instruisto pentristo universitata instruisto filozofo ![]() |
Verkoj | Kimbell Art Museum |
Louis Isadore Kahn (naskiĝite Itze-Leib Schmuilowsky) (la 20an de februaro 1901 aŭ 1902 – la 17an de marto 1974) estis mondfama arĥitekto kun laborbazo en Filadelfio, Pensilvanio, Usono. Laborinte diversrole por pluraj firmaoj en Filadelfio, li fondis sian propran firmaon en 1935. Daŭrigante sian privatan aktivadon, li laboris ankaŭ kiel dezajna kritikisto kaj profesoro pri arĥitekturo en la Yale School of Architecture de 1947 ĝis 1957. De 1957 ĝis sia morto li estis profesoro pri arĥitekturo en la School of Design (Dezajna Lernejo) de la Universitato de Pensilvanio. Influite de antikvaj ruinoj, la stilo de Kahn emas al monumentaj kaj monolitecaj, pezaj konstruaĵoj, kaŝantaj nek sian pezon, nek siajn materialojn, nek la manieron en kiu ili kunmetiĝis.
Lia ĉefverko estas la parlamentejo de Bangladeŝo, en Dako.