Louis Spohr | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1784 en Brunsvigo |
Morto | 22-an de oktobro 1859 (75-jaraĝa) en Kaselo |
Tombo | Hauptfriedhof Kassel (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Duklando Brunsvigo ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Marianne Pfeiffer (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto violonisto muzikologo dirigento muzikisto ![]() |
Verkoj | Faust Nonet in F Major, Op. 31 Die letzten Dinge Sonatas, violin, harp, op. 113, D major |
Louis SPOHR (naskiĝis la 5-an de aprilo 1784 en Braunschweig, mortis la 22-an de oktobro 1859 en Kassel), ankaŭ Ludwig Spohr (baptonomo Ludewig), estis germana komponisto, dirigento, pedagogo, organizanto de muzikfestivaloj kaj violonisto tutmonde fama; krom la italo Niccolò Paganini li apartenis al la plej elstaraj violonistoj siatempaj. Spohr jam dumvive estis famulo kaj kiel komponisto multe pli fama ol ekz. Robert Schumann.