Louis Beaucaire | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de februaro 1925 en Montbarrey |
Morto | 18-an de februaro 1983 (58-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | Esperanto • franca • germana |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto verkisto ![]() |
Louis BEAUCAIRE (naskiĝis la 7-an de februaro 1925 en Montbarrey, Francio; mortis la 18-an de februaro 1983 en Berlino, Germanio) estis franca aŭtoro de pluraj Esperantaj libroj, inkluzive rakontojn pri amuzaj seksaventuroj en Bervalo (kie ŝajne estas pli multaj Esperantistoj ol en multaj landoj). Li estis esperantisto de 1941. Li laboris kiel estro de la Franca Librovendejo en Berlino ekde 1950, kaj fine de la 1970-aj jaroj tie dungis ankaŭ la junan francan esperantiston Didier Izacard, kiu tie profesiiĝis kiel librovendisto kaj en la Franca Librovendejo en Berlino daŭrigis konsiladon de klientoj pri esperantlingva literaturo ankaŭ post la morto de Louis Beaucaire.