Love Story | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Love Story |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 16 dec. 1970, 26 aŭg. 1971 |
Ĝenro | amafera filmo, drama filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Richard C. Kratina |
Reĝisoro(j) | Arthur Hiller |
Produktisto(j) | Howard G. Minsky |
Scenaro | Erich Segal |
Loko de rakonto | Nov-Jorko • Bostono |
Muziko de | Francis Lai |
Rolantoj | Ali MacGraw • Ryan O'Neal • John Marley • Ray Milland • Tommy Lee Jones • Sydney Walker • Russell Nype • Katharine Balfour |
Produktinta firmao | Paramount Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • premio Ora Globo de la plej bona ĉefaktorino en dramaj filmoj • premio Ora Globo de la plej bona origina filma muziko • premio Ora Globo de la plej bona drama filmo • premio Ora Globo de la plej bona reĝisorado • premio Ora Globo de la plej bona filma scenaro • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Love Story (Amhistorio) estas usona amafera filmo de 1970 verkita de Erich Segal, kiu estis ankaŭ la aŭtoro de la plej multe vendita libro de 1970 samnoma. Ĝi estis produktorita de Howard G. Minsky,[1] kaj reĝisorita de Arthur Hiller, steluligita de Ali MacGraw kaj Ryan O'Neal en protagonistaj roloj, krom John Marley, Ray Milland kaj Tommy Lee Jones en lia filma debuto.
La filmo akiris enorman popularecon en la 1970-aj jaroj kaj estas unu el la plej spektitaj usonaj filmoj. "Love Story" gajnis Oskaron en la kategorio de Plej bona voĉa bando (kun la melodio nomita "Where to Begin", kiu familiariĝis kaj asociiĝis kun la filmo, kaj plurajn Golden Globe Awards en la kategorioj: Plej bona Drama Filmo, Plej bona Aktorino. (Ali McGraw), reĝisoro, same kiel en la originala scenaro.
La filmo estas konsiderata unu el la plej amaferaj filmoj fare de la Usona Kininstituto (No. 9 en la listo) kaj estas unu el la plej biletvendaj filmoj ĉiutempaj.[2] Ĝi estis sekvita de sekva filmo, nome Oliver's Story (1978), en kiu stelulis O'Neal kun Candice Bergen.