Loviisa (svedeLovisa) estas urbo de Finnlando en provinco Uusimaa (Novlando) borde de la Finna golfo. La urbo estis fondita en la jaro 1745. Areo de la urbo estas 1 751,52 km², el kio estas tero 819,81 km², maro 905,88 km² kaj alia akvo 25,83 km². En la 31-a de marto 2021 Loviisa havis 14 741 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2023 estis 14 557 loĝantoj. Tio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Kouvola, Lapinjärvi, Myrskylä, Pyhtää kaj Porvoo. Loviisa estas dulingva komunumo. La komunumoj Pernaja, Ruotsinpyhtää kaj Liljendal estis ligitaj al Loviisa en 2010.
↑Ada och Glada, finneOnneli ja Anneli, estis finna, origine svedlingva serio de porinfanaj libroj de 1966 ĝis 1989, pri baze du knabinetoj, de kiuj estis faritaj kvar porinfanaj filmoj inter 2014 kaj 2018