Lovosice

Lovosice
germane Lobositz
urbo
Urbo Lovosice de sur montopinto Lovoš
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lovosice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Lovosice
Historiaj regionoj
Rivero Elbo
Situo Lovosice
 - alteco 151 m s. m.
 - koordinatoj 50° 30′ 54″ N 14° 03′ 03″ O / 50.51500 °N, 14.05083 °O / 50.51500; 14.05083 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Lovoš
 - alteco 570 m s. m.
Areo 11,89 km² (1 189 ha)
Loĝantaro 8 774 (2024)
Denseco 737,93 loĝ./km²
Tabulo Malsupraohara tabulo
Unua skribmencio 1143
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 410 02
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 565229
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 16
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lovosice
Retpaĝo: www.lovosice.com
Portalo pri Ĉeĥio

Lovosice estas urbo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice regiono Ústí nad Labem troviĝanta sur maldekstra bordo de rivero Elbo proksimume 6 km okcidente de Litoměřice. En la urbo loĝas 8 774 loĝantoj (2024). Al la urbo apartenas estinta vilaĝo Prosmyky.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lukavec, Mlékojedy, Keblice, Lhotka nad Labem, Vchynice, Žalhostice, Sulejovice, Siřejovice, Terezín kaj Píšťany.

La urbo troviĝas sub monto Lovoš (570 m s.m.), kiu fariĝis dominanto de la ĉirkaŭaĵo. El la monto videblas la tuta urbo longa ĉirkaŭ 5 km. Pro tiu ĉi longeco (kaj mallarĝeco) oni diras en Ĉeĥio, ke io estas "longa kiel Lovosice". Plua dominanta monto estas Radobýl (399 m s.m.) sur alia bordo de la rivero. Ĉi tiu regiono estas fama pro kultivado de vito. En la urbo troviĝas precipe ĥemia kaj manĝovara industrio. Lovosice estas ankaŭ grava trafiknodo. En ĝi troviĝas riverhaveno, fervoja stacidomo por 5 trakoj kaj sude de la urbo kondukas aŭtoŝoseo D8 Praha - Dresden.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne