Hutt (aŭ neformale Lower Hutt, jen angle, maorieAwa Kairangi) estas urbo kaj tiel nomata administra aŭtoritato de Nov-Zelando. Ĝi apartenas al la Velingtona Regiono, en la suda parto de la Norda Insulo. Laŭ la stato de la censo 2016 en la urbo vivis 103 400 loĝantoj sur areo de 377 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 274 loĝantoj/km². Kiel tre multaj loĝlokoj de la insulo, ĝi havas rektan aliron al la Pacifika Oceano: la urbo situas ĉe oceana golfeto, vidalvide de la ĉefurbo Velingtono.