Luarkasteloj

La esprimo luarkasteloj arigas aron da francaj kasteloj situantaj en Valo de Luaro. Ili estis, por plej multaj el ili, konstruitaj aŭ forte modifitaj en la franca Renesanco (15a-16a jc), en epoko kiam la kortego de la reĝoj de Francio loĝis en tiu regiono.

Ili situas ĝenerale en la malnovaj provincoj Anĵuo, Turlando kaj Orleanio, sed iuj aŭtoroj[1] etendas la areon de la luarkasteloj ĝis Nantes, en la malnova provinco Bretonio[2], kaj aliaj eĉ inkluzivigas la malnovajn provincojn Mansio, Berio, eĉ ĝis Nevers[3].

Mapo de la luarkasteloj

La denseco en rimarkindaj monumentoj en tiu regiono ĝustigis la registradon de Valo de Luaro en la monda heredaĵo de la homaro de Unesko, inter Sully-sur-Loire (Loiret) kaj Chalonnes-sur-Loire (Maine-et-Loire).

  1. Jean-Marie Pérouse de Montclos, Robert Polidori, Les Châteaux du Val de Loire, eld. "Éditions Place des Victoires, Éditions du Patrimoine", (ISBN 9782844590244)
  2. Tiu etendo ne estas akceptita de UNESKO, kiu registris la luarkastelojn en la monda heredaĵo de la homaro. Voir l'de Ouest-France, 10/05/2011
  3. Interretejo de la turismoficejo de Nevers. Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2015-02-21 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne