Luarko (hispaneLuarca kaj asturieḶḷuarca) estas la ĉefloko de la municipo Valdés, en Asturia Princlando. La distrikto havas 5292 loĝantojn (Nacia Instituto de Statistiko (Hispanio)2009) en 5,84 km² kaj preskaŭ ĉiuj en la urbeto, krom 940 homoj kiuj loĝas en la proksimaj ĉirkaŭoj. Luarko troviĝas je 92 km de Oviedo, la regiona ĉefurbo. Ĝia paroĥeja kirko estas dediĉata al Sankta Eŭlalia.