Luc Luycx | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1958 (66-jaraĝa) en Aalst |
Ŝtataneco | Belgio ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto dezajnisto ![]() |
Verkoj | Eŭro-moneroj |
Luc LUYCX (nederlanda prononco: [ˈlyk ˈlœy̯ks]; 11a de aprilo 1958) estas belga desegnisto, nome la desegnisto de la komuna flanko de la Eŭro-moneroj.[1][2][3]
Luycx estas komputil-inĝeniero kaj medalisto. Li naskiĝis en Aalst, Belgio, kaj poste loĝis en Dendermonde. Luycx laboris por la Reĝa Belgia Monstampejo.[4] Li desegnis la Eŭro-monerojn en 1996. Lia subskribo sur ĉiuj eŭro-moneroj estas videbla kiel du literoj L kunkonektitaj (LL). Sur la monero de 2 €, tio estas videbla sub la O de la vorto EURO en la komuna flanko.