Ludoviko la 14-a, france Louis XIV [lui katorz], (naskiĝis la 5-an de septembro 1638 en Saint-Germain-en-Laye, mortis la 1-an de septembro 1715 en Versailles) reĝis kiel burbona monarko de Francio kaj de Navaro ekde la 14-a de majo 1643 ĝis sia morto, kiam li estis 77 jarojn aĝa. Li heredis la tronon nur kelkajn monatojn antaŭ sia kvina datreveno, sed ne posedis efektivan potencon antaŭ la morto de sia ĉefministro, kardinalo Jules Mazarin, en 1661. Ludoviko la 14-a, ankaŭ konata kiel la Suno-reĝo (Le Roi-Soleil) aŭ kiel Ludoviko la Granda (Louis le Grand), regis Francion dum sepdek du jaroj, tio estas la plej longa reĝado en tiu lando kaj eĉ en iu ajn alia grava reĝlando.[1] Ludoviko la 14-a grandege plifortigis la potencon kaj la influon de Francio en Eŭropo, ĉefe per tri gravaj militoj - la Franca-Nederlanda milito, la Milito de la ligo de Augsburg kaj la Sukceda Milito de Hispanio[2] - sed ankaŭ per aktiva subteno de arto, scienco kaj ekonomio. La reĝo ĉirkaŭis sin pere de vario de gravaj politikaj, militistaj, kaj kulturaj figuroj, kiel la Mazarin, Colbert, Louvois, Grand Condé, Turenne, Vauban, Molière, Racine, Boileau, La Fontaine, Lully, Charpentier, Marais, Le Brun, Rigaud, Bossuet, Le Vau, Mansart, Charles Perrault, kaj Le Nôtre.
Post multaj jarcentoj, la reĝo plie finpretigis la submeton de la plej tumultemaj feŭdaj senjoroj per la kunvenigo de ili ĉe la kastelo de Versailles, kaj tiel asertis la ĉiopovan aŭtoritaton de la franca monarĥio.
Ludoviko la 14-a, nediskuteble unu el la plej gloraj estroj de Francio, sukcese klopodis por starigi absolutan kaj centralizitan ŝtaton. Tiu reĝo tiel fariĝis ia arketipo de absoluta monarko. Al li estas plejofte asignita la fama frazo «La Ŝtato estas mi!» (L'État, c'est moi !), kvankam multaj historiistoj suspektas ke tio estas eraro, kaj ke tiu humuraĵo estis fakte fantaziita de liaj politikaj kontraŭuloj por karikaturi la absolutismon, kiun la orgojla reĝo enkarnigis. Tre malsama ol tiu diskutebla citaĵo ŝajnas tio, kion Ludoviko diris sur sia mortlito : «Mi foriras, sed la Ŝtato restados ĉiam.» (Je m'en vais, mais l'État demeurera toujours.).