Ludoviko la 4-a (Palatinato)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 4-a
Ludoviko la 4-a de Palatinato
Palatinata grafo ĉe Rejno
Regado 1436-1449
Antaŭulo Ludoviko la 3-a
Sekvanto (regento Frederiko la 1-a), Filipo
Persona informo
Ludwig IV. von der Pfalz
Naskiĝo 1-a de januaro 1424
en Heidelberg,  Sankta Romia Imperio
Morto 13-a de aŭgusto 1449
en Worms,  Sankta Romia Imperio
Tombo Heiliggeistkirche (Heidelberg)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Ludoviko la 3-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mathilde van Savoye (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Mechthild of the Palatinate (en) Traduki, Frederiko la 1-a kaj Rupreĥto de Palatinato Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Margareta de Savojo
Infanoj Filipo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludoviko la 4-a, Palatinata Elektisto (naskiĝis en Heidelberg, la 1-an de januaro 1424; mortis en Worms, la 13-an de aŭgusto 1449) el la dinastio de la Vitelsbaĥoj estis Palatinata princo-elektisto de la Rejno inter 1436 kaj 1449.

Li estis filo de Ludoviko la 3-a, Palatinata Elektisto (1378-1436)[1] kaj lia dua edzino Matilda de Savojo. Kiam lia patro mortis, en 1436, li restis sub la kuratoreco de sia onklo Otto la 1-a, Palatinata grafo de Mosbach (1390-1461)[2]. En 1444, li forpuŝis la atakojn de la Armanjakoj[3] kiel imperia kapitano. En 1445, li edziĝis al Margareta de Savojo (1410–1479)[4], vidvino de Ludoviko la 3-a, reĝo de Napolo (1403-1434)[5]. Kun ŝi, li havis solfilon Filipon. Kiam li mortis, en 1449, aĝante 25 jarojn, en Worms, lia frato Frederiko heredis la Palatinaton, kiel regento anstataŭ la ne-plenaĝa Filipo. Ludoviko sepultiĝis en la Preĝejo de la Sankta Spirito, en Heidelberg.


  1. Personensuche
  2. Neue Deutsche Biographie
  3. La partio de la armanjakoj elstariĝis dum la Centjara Milito en Francio.
  4. Personensuche
  5. Personensuche

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne