Ludwig Binswanger | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1881 en Kreuzlingen |
Morto | 5-an de februaro 1966 (84-jaraĝa) en Kreuzlingen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Svislando ![]() |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Universitato de Zuriko ![]() |
Parencoj | Otto Binswanger (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | psikiatro eseisto ekzistadisma psikoterapiisto ![]() |
Ludwig BINSWANGER (en germana prononco: [ˈbɪsvaŋɐ]; 13a de aprilo 1881 – 5a de februaro 1966) estis svisa psikiatro kaj pioniro en la fako de ekzistadisma psikologio. Lia german-juda avo[1] (nomita ankaŭ Ludwig Binswanger) estis fondinto de la "Bellevue Sanatorium" en Kreuzlingen, kaj lia onklo Otto Binswanger estis profesoro de psikiatrio en la Universitato Jena.
Li estis konsiderata la plej distingita el la fenomenologiaj psikologoj, kaj la plej influa en la konstruado de la konceptoj de ekzistadisma psikologio konata en Eŭropo kaj en Usono.[2]