Ludwig Renn | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1889 en Dresdeno |
Morto | 21-an de julio 1979 (90-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Zentralfriedhof Friedrichsfelde (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germana Demokratia Respubliko Germanio ![]() |
Alma mater | Universitato de Göttingen Universitato de Vieno Munkena universitato ![]() |
Familio | |
Patro | Johann Vieth von Golßenau (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto esperantisto verkisto historiisto ![]() |
Verkoj | Milito Postmilito |
Ludwig RENN [ludvig ren] (naskiĝis la 22-an de aprilo, 1889, mortis la 21-an de julio, 1979) estis germana verkisto.
Renn naskiĝis en Dresdeno kiel filo de nobela familio. Lia reala nomo estis Arnold Friedrich Vieth von Golssenau.
Unue li fariĝis oficiro, sed post la Unua mondmilito li forlasis tiun ĉi karieron kaj studis juron, ekonomion, historion, rusan filologion kaj arkeologion. En la jaro 1928 li fariĝis komunisto. Samjare aperis lia romano Krieg (= Milito), temanta pri la milito el la perspektivo de la soldato Ludwig Renn. La nomo de la protagonisto fine fariĝis la pseŭdonimo de la aŭtoro.
Persekutita pro sia politika sinteno, Renn pasigis de 1932 ĝis 1935 en malliberejo. En la jaro 1936 li elmigris trans Svislando al Hispanio. Tie li partoprenis la civilan militon, interalie kiel stabestro de Internacia Brigado. De 1939 ĝis 1947 li vivis en Meksiko, poste li revenis al Dresdeno kaj fariĝis profesoro pri antropologio. Ekde 1952 li vivis kiel libera verkisto en Orienta Berlino, kie li en 1979 mortis.
Ludwig Renn parolis Esperanton. Kune kun Eŭgeno Miĥalski li iniciatis en 1931 Internacian Asocion de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV), sekcio de Internacia Unio de Revoluciaj Verkistoj.