Luhanska provinco

Luganska provinco
(Луганська область)
provinco
Luhanska provinco en Ukrainio (klakmapo)Aŭtonoma Respubliko KrimeoTranskarpata provincoLviva provincoIvano-Frankivska provincoĈernivca provincoTernopila provincoVolina provincoĤmelnicka provincoRivna provincoĴitomira provincoVinica provincoOdesa provincoOdesa provincoMikolajeva provincoĤersona provincoKirovohrada provincoĈerkasa provincoKieva provincoZaporiĵa provincoDnipropetrovska provincoPoltava provincoĈernihiva provincoSumia provincoĤarkiva provincoDonecka provincoLuhanska provinco
Luhanska provinco en Ukrainio (klakmapo)
Oficiala nomo: Луганська область
Lando Ukrainio Ukrainio
Historia regiono Ora Hordo (1236-1502)
Najbaras kun
Riveroj Luhanka, Donec
Ĉefurbo Lugansko
Areo 26 684 km² (2 668 400 ha)
Loĝantaro 2 167 802 (2018)
Denseco 81 loĝ./km²
Fondita 3-a de junio 1938
Guberniestro Serhiy Haidai

(ekde )

Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo
Telefona prefikso +380-64
Kodo ISO 3166-2 UA-09
AKU BB
Administra divido -
Rajonoj (Distriktoj) 18
Luhanska provinco
Luhanska provinco
Luhanska provinco
Vikimedia Komunejo: Luhansk Oblast
Statistiko: www.lugastat.lg.ua
Retpaĝo: www.loga.gov.ua

Luhanska provinco[1] (ukraine Луганська область, Luhanska oblast) estas unu el la 24 subŝtatoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas область. Ĝia teritorio situas en la plej orienta parto de Ukrainio kaj norde, oriente kaj sude limas kun Rusio.

La plej gravaj urboj estas krom la administra centro Luhansko (Луганськ) la urboj Alĉevsk (Алчевськ), Antracit (Антрацит), Kipuĉe (Кипуче), Brjanka (Брянка), Sorokino (Сорокине), Ĥrustalnijo (Хрустальний), Lisiĉansk (Лисичанськ), Severodonecko (Сєверодонецьк), Kadijivka (Кадіївка) ĝis majo 2016 oficiale Staĥanov (Стаханов) kaj Dovĵansk (Довжанськ). Inter 1935-1958 kaj 1970-1990 la oficiala loknomo de la ĉefurbo estis Voroŝilovgrad, kaj tiam ankaŭ la subŝtato nomiĝis Voroŝilovgrada provinco.

Unu el pli malnovaj urboj estas Starobilsk.

En la regiono vivas proksimume 2,41 milionoj da homoj (stato de decembro 2005).

27-an de aprilo 2014 jaro okazis sindeklaro de Luganska Popola Respubliko en limoj de Luhanska provinco. Dum Donbasa milito sur teritorio de Luhanska provinco okazis intercivitana milito kian kaŝe subtenis Rusio. La 11an de majo 2014 okazis referendumo pri sendependeco en la regionoj de orienta Ukrainio, nome Donecko kaj Luhansko/Lugansko. La 23-an ĝis 27-an de septembro 2022 en areo de okupita parto de Luhanska provinco okazis pseŭdo-referendumo, kies rezulton Rusio uzis por aneksi la okupitan teritorion en kadron de Rusia Federacio[2].

  1. Pacjurko, Volodimir; Eŭheno Kovtonjuk. (2015) Великий есперантсько-український словник (Granda Esperanta-ukraina vortaro) (pdf) (ukraine).Ĉirkaŭ 100 000 vortoj kaj vortkombinoj - Lvivo, 2015, p. 796 kaj p. 1508
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj APN1; $2

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne