Luis Miguel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Luis Miguel Gallego Basteri |
Aliaj nomoj | El Sol de México • Luismi • Micky |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1970 (54-jaraĝa) en San-Juano |
Lingvoj | hispana • itala |
Loĝloko | Akapulko |
Ŝtataneco | Meksiko |
Familio | |
Patro | Luisito Rey (en) |
Patrino | Marcela Basteri (en) |
Amkunulo | Daisy Fuentes (mul) (1995–1998) Mariah Carey (1998–2001) |
Okupo | |
Okupo | kantisto filmaktoro diskografa artisto muzikproduktisto aktoro televida aktoro |
Verkoj | Hasta siempre, Comandante El aparecido |
TTT | |
Retejo | http://luismigueloficial.com |
Luis Miguel Gallego Basteri (San Juan, 19-a de Aprilo 1970),[1] konata kiel Luis Miguel kaj kromnmita foje kiel «El Sol de México» (La Suno el Meksiko),[2] estas meksika kantisto kaj muzika produktoro[3][4][5] naskiĝinta en Puertoriko.[6]
Li estas konsiderata kiel unu de la artistoj plej grandaj kaj sukcesaj de Latinameriko pro sia ampleksa gamo de muzikaj stiloj, kiel funko, popo, baladoj, boleroj, tangoj, ĵazo, ĵazbandego kaj mariaĉo. Li estas rekonata ankaŭ kiel la latinamerika artisto plej vendita en la 1990-aj jaroj spite la fakton, ke li kantas nur hispane, kaj oni atribuis al li la popularigon de la ĝenro bolero en la ĝenerala merkato.[7] Li vendis pli ol 100 milionoj da diskoj en la tuta mondo.[8][9]
Li ekkarieris muzike en Meksiko en 1980 kantante en la nupto de la filino de la meksika prezidento José López Portillo. Li ricevis pli ol 120 premiojn persone, pro siaj kantoj kaj albumoj, kaj estas la plej juna kantisto kiu ricevis premion Grammy, estante nur 14-jaraĝa kaj ankaŭ la plej juna latinamerika artisto kiu ricevis stelon en la promenejo de Holivudo estante nur 26-jaraĝa.[10] En 1991, la RIAA rekonis la altajn vendojn de lia albumo de 1991 nome Romance, la tria muzikalbumo plej vendita en Meksiko, kaj unu el la hispanlingvaj albumoj plej venditaj el ĉiuj tempoj.[10] Li estis la unua latinamerika artisto kiu ricevis du platendiskojn en Usono pro individuaj kantoj kaj albumoj. En Oktobro 2011 li estis proklamita la plej bonkvalita latinamerika artisto de la lastaj 25 jaroj laŭ la revuo Billboard.[11][12][13][14][15] Lia albumo "Cómplices" (2008) atingis la 10an rangon en Billboard 200, kaj lia plej ĵusa albumo, nome "¡México por siempre!" (2017), havigis al li lian duan unuan rangon en la mondoregionaj albumoj de Billboard en Meksiko kaj atingis duoblan statuson de plateno.