Luis Posada Carriles | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Basilio • Bambi |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1928 en Cienfuegos |
Morto | 23-an de majo 2018 (90-jaraĝa) en Miamo |
Mortokialo | Kancero ![]() |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Venezuelo ![]() |
Alma mater | Universitato de Havano ![]() |
Okupo | |
Okupo | teroristo spiono ![]() |
Luís Posada Carriles (naskiĝis la 15-an de februaro 1928 en Cienfuegos en Kubo; mortis la 23-an de majo 2018 en Miramar, apud Miamo, Florido) estis internacie serĉata teroristo, kiu batalis ekde 1960 en komisio de la usona Centra informkolekta agentejo kontraŭ la kuba registaro. Plurfoje sensukcese atencis kontraŭ la vivo de la kuba diktatoro Fidel Castro.
Spite al la pli fruaj agadoj, Posada Carriles rajtas senprobleme moviĝi en 2005 en Usono. Li havas tre striktajn kontaktojn al la ekzilkubanaj gvidantoj kiel Jorge MAS CANOSA kaj Orlando BOSCH ÁVILA, kio supozigas, ke la atakojn eĉ apogis la kontraŭrevoluciulaj grupoj de Miami. Tion firmigas lia intervjuo en New York Times, kie li konfirmis la monricevon de la Cuban-American National Foundation en tuta sumo de 200.000US$ por siaj agadoj.
Multaj gazetoj vidas en la kazo de Posada Carriles pruvon por tio, kiel (ne) serioze traktas usona registaro la militon de Usono kontraŭ terorismo.
Akuzita pri kontraŭleĝa enmigrado, li liberiĝis en aprilo de 2007 kaj venis sub domgardadon.
en Eo Arkivigite je 2006-01-09 per la retarkivo Wayback Machine Maurice Lemoine: Posada Carriles (Luis)