Luko, la mojosmanulo | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | Cool Hand Luke |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1 nov. 1967, 1 dec. 1967 |
Ĝenro | drama filmo, mallibereja filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Conrad Hall |
Reĝisoro(j) | Stuart Rosenberg |
Produktisto(j) | Gordon Carroll |
Scenaro | Donn Pearce • Frank Pierson |
Filmita en | Kalifornio |
Loko de rakonto | Florido |
Muziko de | Lalo Schifrin |
Rolantoj | Paul Newman • George Kennedy • Strother Martin • Robert Drivas • Dennis Hopper • Luke Askew • Morgan Woodward • J. D. Cannon • Harry Dean Stanton • Ralph Waite • Wayne Rogers • Robert Donner • Lou Antonio • Anthony Zerbe • Clifton James • Jo Van Fleet • Marc Cavell • Richard Davalos • Warren Finnerty • Joe Don Baker • James Gammon • Rance Howard • Charles Tyner • John McLiam |
Produktinta firmao | Warner Bros. Warner Bros. Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro |
IMDb | |
Luko, la mojosmanulo (angle Cool Hand Luke) estas usona drama filmo de 1967 reĝisorita fare de Stuart Rosenberg, kun Paul Newman kaj George Kennedy en la gvidroloj.
La scenaro estis verkita fare de Don Pierce kaj estas bazita sur lia samnoma romano de 1965.
La intrigo temas pri la vivo de malliberuloj en prizono en Usono kaj centras sur malliberulo Luke, rolita fare de Paul Newman, kiu ne akceptas la ordojn de la gardistoj kaj estas punita pro tio. Ĉie en la filmo li dialogas kun Jesuo pri sia sorto kaj komparas sin kun la doloro de krucumo de Jesuo. La lasta sceno ankaŭ okazas en forlasita preĝejo.
Harry Dean Stanton aktoras kiel malliberulo kiu kantas kaj muzikas la gospelon "Ain't No Grave" dum la filmo kaj precipe en la sceno kie la gardistoj fitraktas Luke-n kaj devigas lin fosi lian tombon.
La ŝlosila linio de la filmo estas tiu de la Kapitano-Komandanto "Kio ni havas ĉi-tie estas malsukceso komuniki" kiu ankaŭ estas eldirita de Luke antaŭ lia morto. Tiu citaĵo estis vicigita 11-a en la centjara listo... Cent citaĵoj de la Usona Filminstituto.
En 2005, la filmo estis elektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono fare de la Biblioteko de Kongreso por havi "kulturan, historian kaj estetikan gravecon".