↑Luksemburgio ankaŭ dokumentiĝas en la ĝis nun sola esperantlingva atlaso, la Poŝatlaso de la mondo, Prago 1971, eldonejo Kartografie, mapo kaj listo 11.
↑Ankaŭ en la plej uzata dulingva vortaro germana-esperanta (la franca kaj germana estas la du grandaj eŭropaj lingvoj de la lando, apud la regiona luksemburga, parenco de la germana), Wörterbuch Deutsch-Esperanto de Erich-Dieter Krause, paĝo 312 en la eldonoj 1983 de eldonejo Verlag Enzyklopädie kaj 1993 de l'eldonejo Langenscheidt), kaj en plej multaj aliaj dulingvaj Esperanto-vortaroj de Eŭropo dokumentiĝas nur la lando Luksemburgio, reflektante la efektivan esperantan lingvouzon.