Lumpulsa komparilo estas optika mekanismo uzita por trovi malsimilecojn inter du bildoj. Ĝi funkcias kiel mikroskopo, kiu rapide alterne ("lumpulse") prezentas ambaŭ bildojn al la vido de observanto.
Uzis ĝin la astronomoj por kompari du fotografiojn de la sama parto de la ĉielo prenitaj en du malsamaj momentoj. Ĝi permesas identigi la objektojn, kiuj ŝanĝis de loko (planedojn, asteroidojn, kometojn, stelojn kun granda propra movo...) aŭ de magnitudo (variantajn stelojn).
Notinda astro malkovrita helpe de tia aparato estis la nanoplanedo Plutono, malkovrita de Clyde Tombaugh en 1930[1].
la "lumpulsa kompara projekciilo" (aŭ "PROBLICOM" : de la angla PROjector BLInk COMparator), inventita de la amatora astronomo Ben Mayer, estas malmultekosta versio de la lumpulsa komparilo. Ĝi konsistiĝas el du diaprojekciiloj kun rotacianta kaŝilo kiu alterne interrompas la projekcion de unu aŭ la alia diapozitivo.