Lumturo Cordouan | ||
---|---|---|
![]() La lumturo dum refluo | ||
Situo | ||
Koordinatoj | 45° 35′ 11″ N 1° 10′ 24″ U / 45.58639 °N, 1.17333 °U (mapo)Koordinatoj: 45° 35′ 11″ N 1° 10′ 24″ U / 45.58639 °N, 1.17333 °U (mapo) | |
Lando | ![]() | |
Loko | Rifo Cordouan, apud Le Verdon-sur-Mer (Gironde) | |
Ecoj | ||
Konstruo | 1584–1611 | |
Alto | 67,5 m (311 ŝtupoj) | |
Supermara alto | 69,7 m | |
Trafdistanco | 18 nmi (33 km) | |
Signalo | Mallumiĝas 2-foje kaj 1-foje en 12-sekunda periodo | |
Lampo | Halogena lampo (250 W)[1] | |
Vizitebla | Jes | |
Loĝata | Jes | |
Protekto | Historia monumento (1862)[1] | |
Mapo | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
La lumturo Cordouan [kɔʁduɑ̃] estas lumturo en Francio. Starante sur la rifo Cordouan, 7 km for de la marbordo, ĝi sekurigas aliron al la estuaro Ĝirondo. Ĝi situas en la departemento Gironde, proksime al Royan kaj la kabo Grave, kaj apartenas al la komunumo Le Verdon-sur-Mer.
Konstruita de 1584 ĝis 1611, ĝi estas la plej malnova lumturo en Francio. Ĝi estis deklarita historia monumento en 1862. Oni kelkfoje nomas ĝin “Versailles de la maro”, “reĝo de lumturoj” aŭ “lumturo de reĝoj”.