Lupus I (ankaŭ Lupo, Loup, Lobo, Otsoa, Oĉoa aŭ Otxoa) estis Duko de Gaskonio kaj Akvitanio el ĉirkaŭ 670. Lia regado eble daŭris kelkajn jarojn (ĝis 676) aŭ pli longe (ĝis 710[1]). Li estis ofte konsiderita la praulo de la Gaskonia dinastio de Lupo la 2-a kaj de la Akvitana dinastio de Odo la Granda aŭ la Eŭdonianoj.
Lupo estis sukcedanto de Felikso, kies dukregado ŝajne enhavis identan teritorion kiel la regno de Kariberto la 2-a. Iam post 658, Lupo ribelis kontraŭ Felikso kaj poste sukcedis lin.[2] Li konkeris Tuluzon kaj Bordozon en 673, kiam li alianciĝis kun Flavius Paulus kontraŭ Vambo, nome reĝo de Visigotoj, kaj atakis Béziers.[3] Li kunvokis la gravan sinodon de Bordozo inter 673 kaj 675.[4] En 675, li klopodis konkeri Limoges, ĝis sia propra detruo. Li estis murdita dume, pri kio la aŭtoro de la Miraklo de Sankta Marcialo dirante in sedem regam se adstare.[5] Tiele la fontoj estas silentaj kaj pri li kaj pri lia(j) sukcedanto(j).