Luseno

Eble vi serĉas Lüsen.
Luseno
germane: Lusen, ĉeĥe: Luzný
monto
Luseno el vojo Sommerweg
Oficiala nomo: Lusen
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Bavario
Montaro Bavaria arbaro Šumava
Situo Luseno
 - alteco 1 373 m s. m.
 - koordinatoj 48° 56′ 21″ N 13° 30′ 25″ O / 48.93917 °N, 13.50694 °O / 48.93917; 13.50694 (mapo)
Geologia konsisto granito
Valo Lusena valo Ĉeĥio
Plantaro piceo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Apartaĵo Ŝtonaj maroj
Situo enkadre de Bavario
Situo enkadre de Bavario
Situo enkadre de Bavario
Situo rilate al Ĉeĥio
Situo rilate al Ĉeĥio
Situo rilate al Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lusen
Portalo pri Geografio

Luseno (germane Lusen, ĉeĥe Luzný) estas monto en Germanio, kiu troviĝas en meza parto de germana flanko de Šumava en Nacia parko Bavaria arbaro en senpera proksimeco (300 metroj) de ŝtatlimo kun Ĉeĥio. Ĝin mezuras 1 373 metroj kaj inter montoj en Šumava ĝi elstaras pro la plej granda ŝtona maro, kiu kovras ĝian montopinton. Proksime de la monto sur limo kun Ĉeĥio troviĝas loko nomata Markfleckl, kiu ĝis la jaro 1803 estis trilanda punkto de Bohemio, Elektoprinclando Bavario kaj Episkopujo Passau.

Sur nordokcidenta deklivo fontas rojo Luzný potok, kiu post kelke da kilometroj kunfluiĝas kun rojo Březnický potok kaj kreas rojon Modravský potok. Tiu proksime de Modrava alprenas rojon Roklanský kaj Filipohuťský potok kreante riveron Vydra.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne