Lutreolo[2] (science: Mustela lutreola) estas palearktisaspecio de mustelo, rabobesto vivanta en akvo aŭ surborde; ĝi havas hel-brunan ĝis malhelbrunan (kaŝtan-brunan) hararon, kun blankaj lipoj kaj mentono. La felo estas tre valora kaj ŝatata kiel pelto. Ĉar ĝi estas parenca al vizono, ĝi estas nomata ankaŭ Eŭropa vizono[2].