MATLAB | |
---|---|
![]() | |
Lasta stabila versio | R2024b |
Programlingvo | C, C++, Fortrano, Java |
Permesilo | nelibera permesilo |
Retejo | www |
MATLAB (de "matrix laboratory", matrica laboratorio) estas programlingvo farita de MathWorks por cifereca komputado. En MATLAB, oni povas manipuli matricojn, grafiki funkciojn kaj datumojn, realigi algoritmojn, krei uzadajn interagilojn, kaj komuniki kun aliaj programoj. Pro ĝia lerteco pri cifereca komputado, ĝiaj multaj antaŭfaritaj pakoj ("packages"), kaj ĝia relativa facileco, MATLAB estas multe uzata en inĝenierarto, scienco, kaj ekonomio.
Je 2020, estas pli ol 4 milionoj da uzantoj de MATLAB en la mondo.[1]