Macuri (japane: 祭り, aŭ 祭) estas japana festivalo rilata al ŝintoismo. Ili okazas en ĉiuj regionoj de Japanio, ĉefe dumsomere. Ili estas popolaj festivaloj, kiuj ebligas al la japanoj kuniĝi kun amikoj por gustumi specialaĵojn kaj spekti artfajraĵojn kaj revivigi la lokan folkloron.
Macuri estas ankaŭ religia procesio dediĉita al dioj grandaj, kiel ekzemple Amaterasu (sundiino en ŝintoismo) aŭ lokaj.