Madagaskara buteo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Madagaskara buteo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Buteo brachypterus (Hartlaub, 1860) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Madagaskara buteo (Buteo brachypterus) estas afrika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj.
Laŭ la latina scienca nomo brachypterus estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “larĝa” kaj “flugilo”, el kio taŭgus komuna nomo Mallarĝflugila buteo, sed tio estas ĉiukaze karaktero de ĉiuj buteoj.
Tiu ĉi buteo estas endemia de Madagaskaro.[1][2][3][4]
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj. Ankaŭ ĉe savanoj.
Oni ne konas subspeciojn.
Temas pri specio kun malhelbrunaj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj iom makulecaj ĉe brusto kaj flankoj.