La madreaj pinaroj-kverkaroj apartenas al biomo de tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj kiuj troviĝas en la montaroj de Meksiko kaj Sudokcidenta Usono. La organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) indikis ĝin kiel biodiverseco-riĉaĵejon. Parto de la madreaj pinaroj-kverkaroj kongruas kun la tutmondaj 200-regiono centramerikaj pinaroj-kverkaroj. Fitogeografie, la madreaj pinaroj-kverkaroj estas aparta flaŭra provinco el la Madrea Regiono de la Holarktisa Regno.