Magneton | ||
---|---|---|
tabulludo | ||
Aŭtoro | Luca Cerrato | |
Nombro de ludantoj | 2 | |
Magneto estas liniiga ludo. En la komenco, la ludtabulo malplenas. Blankulo movas unue kaj de tiam, ludantoj alternas siajn ludvicojn. Estas devige ludi ĉiun propran vicon.
La unua eldono de Magneton aperis en artikolo verkita de Kerry Handscomb, publikigita en la 7-a numero de la kanada revuo 'Abstract Games', kiel parto de la "8x8 Game Design Competition". La ludo uzas 8x8 ludtabulon, kaj ĉiu ludanto havas 12 ludpecojn, blankajn aŭ nigrajn.