Mago (punike 𐤌𐤂𐤍, MGN) estis kartaga verkisto, verkinto de agrikultura manlibro en punika, kio estis gvidilo pri la terkultura scio en Kartago. La punika teksto estis perdita, sed kelkaj fragmentoj de la greka kaj latina tradukoj travivis.
La longa laboro de Mago estis dividita je 28 libroj. Ĝi asimilis lokajn berberajn kaj punikajn tradiciajn praktikojn. Kartago estis fenicia kolonio kaj Norda Afriko estis la grenejo de la centra Mediteraneo, scio pri agrikulturaj kaj veterinaraj praktikoj estis ampleksa. La verko komenciĝis per ĝeneralaj konsiloj, kiuj estas tiel resumitaj fare de Kolumelo:
![]() |
|
Post detruo de Kartago fare de Romo en 146 a.K., la kartagaj bibliotekoj estis transdonitaj al la reĝoj de Numidio laŭ romiaj fontoj, sed neniu noto pri ilia ekzisto aŭ ilia situo estis identigita iam ajn. Plej verŝajne, la enhavo de la biblioteko estis detruita fare de Romo kun la resto de la iam grava grandurbo. Unike, la libro de Mago estis prenita kaj alportita al Romo. Ĝi estis adaptita al la greka fare de Kasio Dionizo kaj tradukita plene en la latinan fare de D. Junio Silano, ĉi-lasta je kosto de la Roma Senato. La greka traduko estis poste mallongigita fare de Diofano de Niceo, kies versio estis dividita en ses librojn. Eltiraĵoj de tiuj tradukoj pluvivas en citaĵoj de romiaj verkistoj pri agrikulturo, inkluzive de Varro, Kolumelo, Plinio la Maljuna, kaj Gargilio Marcialo.