Malferma stelamaso estas stelamaso, kolektiĝo de dudek ĝis kelkaj mil steloj, kiuj evoluis el la sama giganta molekulnubo. Ĝia koncentriĝo en la centro de la amaso estas relative malforta. Tamen ĝi klare kontrastas kontraŭ la stelfono. Pli koncentritaj stelamasoj nomiĝas globaj stelamasoj. Malfermaj stelamasoj troviĝas nur en spiralaj aŭ neregulaj galaksioj, en kiuj ekestas steloj. Ili malofte estas pli aĝaj ol kelkajn cent milionojn da jaroj, ĉar kolizioj kun aliaj stelamasoj aŭ gasnuboj detruas ilin. Krome per internaj faktoroj ili povas perdi unuopajn stelojn.