Malgranda Ursino | |
---|---|
konstelacio | |
Latina nomo | Ursa Minor (genitiva Ursae Minoris) |
Mallongigo | UMi |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Drako • Ĝirafo • Cefeo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 0h 0m 0s ... 24h 0m 0s |
Deklinacio | 66° 0' 0" ... 90° 0' 0" |
Areo | 256 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 56 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 2 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 2,02 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -24° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | 0° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Junio |
Historio | |
Unua priskribo fare de | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
Malgranda Ursino aŭ Urseto (latine: Ursa Minor, genitive Ursae Minoris) estas konstelacio en la norda tera ĉielo. Ĝi estas unu el la 88 modernaj konstelacioj kaj unu el la 48 listigitaj de Ptolemeo.
Ĝi estas notinda pro sia proksimeco al la norda ĉiela poluso, sed tio ŝanĝiĝos post jarcentoj pro la efiko de precesio. La latina vorto por "nordo", septentrio, referiĝas al la sep brilaj steloj de la konstelacio.
Urseto enhavas stelaron vulgare konatan kiel la Malgranda Kulerego pro tio ke la sep plej brilaj steloj formas kuleregon. La stelo ĉe la fino de la tenilo estas la Polusa Stelo, samtempe la plej brila stelo de la konstelacio. Oni povas trovi la Polusan Stelon sekvante linion formitan el la du steloj ĉe la fino de la bovlo de la Granda Kulerego, proksima stelaro trovita en la stelfiguro Granda Ursino.