Malio, (bambare 𞤃𞤢𞥄𞤭, arabe مالي), plennome kaj oficiale la Respubliko Malio (france République du Mali; bambare ߡߊߟߌ ߞߊ ߝߊߛߏߖߊߡߊߣߊ, fulane 𞤈𞤫𞤲𞥆𞤣𞤢𞥄𞤲𞤣𞤭 𞤃𞤢𞥄𞤭, arabe جمهورية مالي), estas lando sen maraliro en Centra Afriko. La najbaraj landoj de Malio estas de okcidente Senegalo, nordokcidente Maŭritanio, nordoriente Alĝerio, sudoriente Niĝero kaj Burkina Faso, sude Ebura Bordo, sudokcidente Gvineo. Ĝia nomo devenas de la antikva Imperio Malio. Malio estas la 175a lando en la Indico de Homa Disvolviĝo. Laŭ MEP ĝi estas la 160a lando inter 181 landoj statistike. Malio estas malriĉa sed ne estis tia cxiam.