Mallumo estas la manko de videbla lumo. Metafore, ĝi estas la manko de scio. Ĝi aludas al mistero kaj nekonataĵoj. Laŭ Okcidenta tradicio, mallumo ankaŭ aludas al malbonaj estuloj, kiel demonoj aŭ Diablo. Ĝi ankaŭ rilatas al mallumaj lokoj kiel Hadeso aŭ Infero.
Mallumo neniam povas esti vera. En iu spaco, mallumo ekzistas se ne estas Fotonoj. Sed por malaperigi ĉiujn Fotonojn, necesas havi absolute nulan temperaturon, por ke ne estu Energio. Fizikistoj dirias, ke la absoluta nulo estas ne reale atingebla temperaturo, nura limo de malvarmigo. Tial estos ĉiam Fotonoj.