Malnova Novgoroda dialekto | |
mortinta lingvo | |
---|---|
Orientslavaj lingvoj | |
Parolita en | Novgoroda respubliko (hist.), Pskova respubliko (hist.) |
Regiono | Okcidentaj partoj de Novgorodlando Pskovlando |
Parolantoj | 0 |
Skribo | Cirila alfabeto |
Morto | ekde 15-a jarcento; Kelkaj apartaĵoj reteniĝis en nordaj dialektoj. |
Lingvistika klasifiko | |
hindeŭropaj lingvoj
| |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Old Novgorodian |
Noto | 1 Propra nomo ne estas konata |
Malnova Novgoroda dialekto (ruse Древненовгородский диалект) nomiĝas slava dialekto, kiu estis uzita en lingvaj objektoj sur betulaj ŝeloj, kiuj estis malkovritaj en la Novgoroda regiono de Ruslando. La dialekto estis uzata ĝis la 15-a jarcento en la Novgoroda respubliko. La nocion kreis Andrej Zaliznjak. La Malnova Novgoroda dialekto diferencas en multaj trajtoj de la malnova rusa lingvo. En dokumentoj uzata lingvo havas multajn trajtojn, kiuj ne estas tipaj por aliaj orientslavaj dialektoj (kaj parte ankaŭ por aliaj slavaj lingvoj).
Malnova Novgoroda perdiĝis post la konkero de Novgorodo de Duklando de Moskvo en la jaro 1478. Kelkaj dialektaj apartaĵoj tamen reteniĝis ankoraŭ longe sur la Novgoroda teritorio (codiro, litero ять (ѣ) anstataŭ ы en la genitivo sg. de a-radikoj ktp.).