Malnovkristano

Malnovkristano
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Francisco de Quevedo, malnovkristano, primokis la malmultan "sangopuron" de liaj literaturaj malamikoj, kiel Luis de Góngora. "Yo te untaré mis obras con tocino/ porque no me las muerdas, Gongorilla…" (Mi ŝirmos miajn verkojn per lardo, por ke vi ne mordu ilin [ĉar oni supozas ke eĉ judido ne manĝas porkaĵon]). Identigaj elementoj en tiu pentraĵo estas uzo de armiloj kaj de blazono de la Ordeno de Santiago, kiuj estas ankaŭ indikiloj de nobelo. Kvankam imagaj, estas ankaŭ fizionomiaj elementoj por distingiĝi el la novkristanoj, ekzemple la tro granda nazo kiun supozeble havas judoj, kiel aperas en alia fama poemo de Quevedo "pri homo al nazo algluita".
La vendimia, de Goya. Kvankam dum la 18-a jarcento la Inkvizicio jam ne estis tiom aktiva kaj batalema, la socia konscienco daŭre konsideris la aferon kaj pro tio la pentristo faras referencon kritikon: en tiu sceno, la kamparanoj, kiuj ne devis pruvi siajn sangopurojn, (ĉefe post la forpelo de la moriskoj), aperas laborante en la ĉefona vitejo, dum la centra rolulo eble pozas "maskita" je manolo kaj povas esti nobelo kiu klopodas aspekti popoleca. La proksimeco al la popolo estas karaktero de la hispana hegemonia klaso, diference de la franca, kio povas krome ekspliki iamaniere (krom esenca eco, kio estas la relativa diferenco de sociekonomia disvolviĝo) la diferencon de la Liberala Revolucio en ambaŭ landoj. Aliflanke, vino estas identigilo de kristano antaŭ islamano, kiel porko (ties bredado kaj manĝo de porkaĵo) simile antaŭ judo. Ambaŭ produktoj formas esencan parton de la hispana gastronomia kulturo (aliflanke plenplena je elementoj de andalusaj kaj sefardaj devenoj).

Malnovkristano, aŭ purkristano, estis ideologia koncepto kiu klopodis enhavi la majoritatan tavolon de la loĝantaro de Hispanio kaj Portugalio dum la tuta Antikva Reĝimo (Malalta Mezepoko kaj Moderna epoko), kontraŭe al tiu de novkristano. Kvankam ĝi ne havigis iun ajn precizan tipon de privilegio laŭ klaso, ja estis socia prestiĝa antaŭkondiĉo, kaj kialo por fiero kio okazis tre ofte ĉar tian kondiĉon ne povis akiri multaj riĉuloj kaj al la plej parto de la malriĉuloj oni atribuis rekte nur pro naskiĝo. Kombino de elementoj rasistaj kaj religiaj, estus sufiĉe proksima al la nacia konscienco kiu troviĝus en la Hispana Monarkio en tiuj jarcentoj, antaŭaj al la naciismo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne