Malnovsudaraba | |
lingva familio | |
---|---|
Centra ŝemida lingvaro | |
Parolata en | nuntempa Jemeno, Omano, Sauda Arabio |
Denaskaj parolantoj | (elmortinta) |
Lingvistika klasifiko | |
Afrikazia
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | (elmortinta) |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | sayh1236 |
Angla nomo | Old South Arabian |
Franca nomo | langues sudarabiques anciennes |
La malnovsudaraba lingvaro (arabe عربية جنوبية قديمة, germane Altsüdarabische Sprachen, angle Old South Arabian) estas grupo de elmortintaj lingvoj, kiuj paroliĝis inter la 9-a jarcento a.K. ĝis la 6-a jarcento p.K. en la suda parto de la Araba Duoninsulo, aparte en Jemeno. La lingvoj apartenis al la ŝemida lingvaro. La malnovsudaraba komence de la 7-a jarcento p.K. lige al la islama ekspansio ekde la jaro 630 estis anstataŭigita pli kaj pli per la araba lingvo: la lasta datumita skribaĵo tamen jam fontas el la jaro 669 de la "himjara erao", proksimume el la jaro 554 post Kristo. Ne ekskludeblas ke la malnovsudaraba jam elmortis dum la 4-a jarcento post Kristo.[1]