Amasa transporto ĉe Los-Anĝeleso kondukis al granda uzado de malpeza trajno.En Utaho la sistemo TRAX iĝis unu el plej rapide kreskanta malpezaj relsistemoj en Usono.
Malpeza trajno aŭ malpeza fervojo (alinome Rapidtramo) estas tipe urba formo de publika transporto ofte uzanta movosistemojn similajn al tiu de tramo, sed funkcianta ĉefe laŭlonge de rajtigitaj vojoj kaj havante vehiklojn kapablajn funkciiĝi kiel sola trajnaŭto (vagono) aŭ kiel multoblaj unuoj arigitaj kune por formi trajnon.[1][2][3][4][5]