Malsama de la Aliaj | |
---|---|
![]() | |
filmo • muta filmo | |
Originala titolo | Anders als die Andern |
Originala lingvo | germana lingvo • sen valoro |
Kina aperdato | 1919 |
Ĝenro | drama filmo, samseksemeca filmo, muta filmo |
Kameraado | Max Fassbender |
Reĝisoro(j) | Richard Oswald |
Produktisto(j) | Richard Oswald |
Scenaro | Magnus Hirschfeld • Richard Oswald |
Rolantoj | Conrad Veidt • Reinhold Schünzel • Magnus Hirschfeld • Anita Berber • Fritz Schulz • Leo Connard • Ilse Tasso • Ernst Pittschau • Wilhelm Diegelmann • Clementine Plessner • Helga Molander |
IMDb | |
Malsama de la aliaj (germane : Anders als die Andern) estas germana muta drama filmo publikigita en 1919. La filmo estis reĝisorita de la aŭstra direktoro Richard Oswald kaj ĉefrolita de Conrad Veidt kaj Reinhold Schünzel. La rakonto estis co-skribita de Richard Oswald kaj Magnus Hirschfeld, kiu ankaŭ havis malgrandan parton en la filmo kaj parte financita la produktadon tra lia Instituto por Seksa Scienco.
La filmo estas protesto kontraŭ Artikolo 175 de la Germana Krimkodo kiu malpermesis intimajn rilatojn inter viroj. Tiu ĉi filmo estis unu el la unuaj filmoj prezentantaj samseksemon en simpatia maniero.
Dum la 1920-aj jaroj, spektado de la filmo estis limigita nur al kuracistoj kaj medicinaj esploristoj. Post kiam Hitler ekpotenciĝis en 1933, la filmo estis tute malpermesita de spektado kaj la plej multaj kopioj de la filmo estis detruitaj fare de la nazioj. Post kiam la Dua Mondmilito finiĝis, pluraj partoj de la filmo estis restaŭrigitaj.
Veidt portretas sukcesan violiniston, Paul Körner, kiu enamiĝas kun unu el liaj viraj studentoj. Fia ekstortionisto minacas malkovri Körner kiel samseksemulo. Retromemoroj montras kiel Körner fariĝis konscia de lia orientiĝo kaj provis unue ŝanĝi ĝin, kaj poste kompreni ĝin. Körner kaj la extortionisto finas ĉe tribunalo, kie la juĝisto estas kompata al la violinisto, sed kiam la skandalo fariĝas publika, la kariero de Körner estas ruinigita kaj li estas veturita al sinmortigo.