La Malsuprarejna-Vestfalia imperia cirklo, germane Niederrheinisch-Westfälischer Reichskreis, (en la 16-a jarcento Nederlanda-Vestfalia imperia cirklo,[1] pli malfrue ankaŭ ofte nur nomata Vestfalia imperia cirklo) estis unu el la dek imperiaj cirkloj, germane Reichskreise, en kiujn imperiestro Maksimiliano la 1-a subdividis en 1500 resp. 1512 la Sanktan Romian Imperion. La Vestfalia imperia cirklo mem ekestis en 1500 kaj ekzistis ĝis la fino de la malnova imperio.