Marie-Luise „Malu“ DREYER (naskiĝinta la 6-an de februaro 1961 en Neustadt an der Weinstraße) estas germana socialdemokratia politikistino. Ekde la 16-a de januaro 2013 ŝi estis ministroprezidantino de la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio. Ŝi estis la unua virino havanta tiun postenon. La 10-an de julio 2024 ŝi demisiis per kialoj de saneco.