Mama kancero | |
---|---|
malsano • simptomo aŭ signo | |
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
C50 | mama kancero | |
C50.0 | ĉe la mampinto kaj tuja proksimaĵo | |
C50.1 | en la centra parto de la laktoglando | |
C50.2 | en la supra korpocentra kvarono de la laktoglando | |
C50.3 | en la suba korpocentra kvarono de la laktoglando | |
C50.4 | en la supra flanka kvarono de la laktoglando | |
C50.5 | en la suba flanka kvarono de la laktoglando | |
C50.6 | en la akzela kaveto de la laktoglando | |
C50.8 | en pluraj partoj de la laktoglando | |
C50.9 | sen loka specifigo | |
Mama kancero, kiel esprimas la nomo, estas kancero de la mamaj glandoj. Temas sume pri la plej ofta homa kancera malsano (krom la diversaj tipoj de haŭtaj kanceroj).
Ĝi afliktas precipe, sed ne ekskluzive, virinojn: 1 el 100 malsanoj trafas la maman glandon de viro. En la industrie altevoluitaj landoj de ekzemple okcidenta Eŭropo aŭ norda Ameriko mama kancero estas la plej ofta speco de kancero inter virinoj kaj kaŭzas pli da mortoj inter ili ol ajna alia kancerospeco. La plej multaj malsanoj el statistika vidpunkto ŝajne aperas hazarde, kvankam ekzistas kaj heredaj kaj mediaj riskofaktoroj.