Manganito

Manganito el Ilfeld (Germanio).

La manganito estas la minerala formo de la oksihidroksido de mangano (III) Mn3+O(OH). Ĝi estis malkovrita en 1827 en Ilfeld (Distrikto Nordhausen), en la sudo de Harco (Turingio, Germanio), kaj estis priskribita por la unua fojo fare de la germana mineralogo Wilhelm Karl Ritter von Haidinger.[1] Aliaj nomoj de tiu mineralo, pli rare uzitaj, estas nevkirkito kaj sfenomanganito.[2]

  1. Wilhelm Karl Ritter von Haidinger, "Manganerze Mineralogische der Beschreibung " (1828).
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Mindat; $2

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne