Merck Manual of Diagnosis and Therapy | |
---|---|
![]() | |
Kovrilo de faksimila eldono de 1899 la Manlibro de Merck de la Materia Medica | |
skribita verko • kolekto | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1899 |
La Manlibro de Merck (angle Merck Manual) rilatas al serio de medicinaj kaj science referencaj manlibroj por kuracistoj kaj pacientoj. La libroj estas produktitaj de Merck (MSD), grava farmacia firmao, kaj estas disponeblaj senpage interrete. La unua eldono aperis en 1899. Kiel medicina enciklopedio ĝi inkluzivas bazajn, detalajn kaj profesiajn informojn pri la kampoj de konvencia medicino [1]. La gvidilo estas redaktita de D-ro Robert Berkov. Merck estas eldonita de la farmacia kompanio Merck & Co. en la angla kaj tradukita al multaj lingvoj [2][3].
Aktuale en 2006, la gvidilo estis publikigita en dek ok eldonoj. Ĝi estas bazita sur la libro "The Merck Manual" unue publikigita en 1899. La gvidilo baziĝas sur la libro tiomgrade, ke en la libro aperas preskaŭ nenio, kio ne aperas en la gvidilo, escepte de kelkaj detaloj, kiuj tute ne koncernas la ĝeneralan publikon [4], ankaŭ, la gvidilo estis reredaktita por konveni al la ĝenerala leganta publiko, kaj ĉapitro estis aldonita koncerne medikamentojn kiuj ne postulas kuraciston preskribon.
La skriba teamo de la gvidilo inkluzivas ĉefredaktiston, subredaktiston, altrangan vicredaktiston kaj 14 aliajn membrojn de la redakcio. Ekzistas ankaŭ 8 aliaj profesiaj konsultistoj de la diversaj kampoj de medicino. Krom la skriba teamo de la gvidisto kontribuis al ĝi pliaj 180 kuracistoj kaj sciencistoj el la sanfakoj, ĉiu en sia propra fako.