Unu el la kvindek filoj de Likaono, reĝo de Arkadio. Li fondis la vilaĝon Ptoliso, en Arkadio, dum sia ekzilo el la gepatra hejmo[2]. La likaonido forfuĝis pro timo al la venĝo de Zeŭso, ĉar la dio aliformigis lian patron kaj detruis lian palacon kiel puno pro la malvirta vivo de la reĝo kaj lia idaro[3][4]. Pro konfuzo de ambaŭ roluloj, tiu ĉi Mantineo estas ofte prezentita kiel fondinto de la samnoma urbo.