Manuel de Sarratea | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Manuel de Sarratea | |||||
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1774 en Bonaero, Vicreĝlando de Peruo, ![]() | ||||
Morto | 21-an de septembro 1849 (75-jaraĝa) en Limoĝo, ![]() | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Argentino ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto diplomato militisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Manuel de Sarratea, (Bonaero, 11-a de aŭgusto de 1774 - Limoĝo, Francio, 21-a de septembro de 1849), estis diplomato, politikisto kaj militisto argentina.
Li partoprenis en la Revolucio de Majo de 1810 kaj laŭ konsilo de Belgrano estis ambasadoro ĉe Lord Strangford en Rio de Janeiro, kie li ne multe sukcesis. Post la dissolvo de la Unua Junto, li formis parton de la sukceda registaro, nome Unua Triviraro. Inter la decidoj de tiu estis la traktato kun la vicreĝo Francisco Javier de Elío, laŭ kiu oni lasis al li la Banda Oriental. Tiu traktato poste rompiĝis kaj Sarratea estris la tiean armeon kontraŭ Artigas. Dume la Triviraro estis dominita de Bernardino Rivadavia, ĝis ties falo oktobro de 1812. Kvankam li jam ne estis parto de la registaro, Sarratea sekvis estre de la armeo ĝis komenco de la venonta jaro, kiam li estis anstataŭata de José Rondeau. Nur kiam li foriris, Artigas kaj lia armeo venis al sieĝo de Montevideo.
Post du jaroj Gervasio Posadas sendis lin por diplomata misio al Madrido kaj Londono. Alveninte al Hispanio li proponis al la reĝo la submeton de la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata al la hispana krono laŭ ia aŭtonomeco. Sed li estis traktita kiel reprezentanto de grupo de ribeluloj, kaj devis fuĝi al Anglio. Tie li renkontiĝis kun du aliaj ambasadoroj, nome Belgrano kaj Rivadavia, kiujn li konvinkis por plano: nome kronigi kiel reĝo de Rivero Plata fraton de la hispana reĝo Fernando la 7-a, nome Francisco de Paula de Burbono, kun permeso de ties patro, Karlo la 4-a. La negocado sufiĉe antaŭeniris, eĉ redaktis projekton de monarkisma konstitucio; ĉar la propra princo malakceptis, ili eĉ planis rabi lin por kronigi lin en Bonaero.