artefakto • group of manuscripts • malkovrita teksto
Aŭtoroj
Aŭtoro
nekonata valoro
Lingvoj
Eldonado
Partoj
• Granda Psalmar-skribrulaĵo • Milito de la Lumidoj kontraŭ la Mallumidoj • Qumran calendrical texts • 4QMMT • Komentario de la Libro de Ĥabakuko • Damaska Dokumento • Kupra rulaĵovd
La manuskriptoj de la Morta Maro (ankaŭ konataj kiel volvlibroj aŭ rulaĵoj de Kumrano) estas amplekso de manuskriptoj, plej ofte sur pergameno (ŝafa aŭ kapra ledo), papiruso kaj unu sur kupro (kupra rulaĵo de la Morta Maro), malkovritaj en kavernoj najbare de la Morta Maro. Ilin konstituas diversaj kunaĵoj de tekstoj; kaj formas tiun kunaĵon ĉirkaŭ 900 dokumentaj tekstoj de la hebreaBiblio, malkovritaj de 1947 al 1956 en la dekunu grotoj ene kaj ĉirkaŭe de UadiKumrano najbare de la ruinaĵoj de la Kumrana setlejo, sur la bordoj de la okcidenta flanko de la Morta Maro. Ĉi tie sub la sama titolo estas ĝenerale indikataj ankaŭ aliaj manuskriptoj malkovritaj najbare de la samaj lokoj.
En la Morta Maro-Volvlibroj, kiuj datiĝas al la dua kaj unua jarcentoj a.K., estas unuaj skribaj atestoj pri juda kulturo (aŭ parto de ĝi) en la Hasmonea periodo. Sur la bildo estas eltiraĵoj de Scroll 4Q175 - Ekspozicio ĉe la Jordana Muzeo de Arkeologio en Amano